Antaŭtagmeze de la 16-a de decembro, la interurba ekspresa
fervojo de Pekino al Tianjin, la unua interurba ekspresa fervojo
sur la ĉeftero de Ĉinio, estis finkonstruita.
La ekspresa fervojo, kun longeco de 115.2 kilometroj
kaj rapideco de 300 kilometroj hore, ligas Pekinon kaj Tianjin,
du el la ĉinaj municipoj. Oni bezonos nur 30 minutojn por veturi
de Pekino al Tianjin.
La ekspresa fervojo de Pekino al Tianjin, ekkonstruita
en la 4-a de julio, 2005, prove funkcios en la unua trimestro de
2008 kaj oficiale funkcios en la 1-a de aŭgusto, 2008, antaŭ la
inaŭguro de la Pekinaj Olimpikoj.
|