Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Konferenco de UN pri klimata ŝanĝiĝo akceptis "vojmapon de Balio"

Vespere de la 15-a de decembro fermiĝis en Balio, Indonezio, la konferenco de UN pri klimata ŝanĝiĝo. "Vojmapo de Balio", trapasigita tiutage en la konferenco, difinis tagordon por kernaj diskuttemoj de la intertraktado pri klimata ŝanĝiĝo, okazonta antaŭ la jaro 2009.

Laŭ la vojmapo, antaŭ la jaro 2009 oni okazigos intertraktadon pri novaj aranĝoj kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo, kaj en la jaro 2008 okazigos 4 grandajn konferencojn pri klimata ŝanĝiĝo.

Rilate al tiu ĉi grava atingo diversaj flankoj faris malsamajn reagojn. Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, diris, ke tiu ĉi novaĵo estas inspira. Li laŭdis diversajn flankojn ĉeestantajn la konferencon pro tio, ke ili montris flekseblecon kaj kompromison. Sed plenuma sekretario de la sekretariejo de la Frama Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo diris, ke la tasko estas tre dorna kaj necesas rapida ago. Su Wei, vicestro de la ĉina delegacio por la konferenco, diris, ke la vojmapo orientos la sekvan agon de la homaro kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo. Komisiono de la Eŭropa Unio esprimis bonvenon al la vojmapo kaj ankaŭ sian volon antaŭenpuŝi tiun ĉi procezon.