Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Wen Jiabao intervidiĝis kun direktoro Zoellick de Monda Banko

La 17-an de decembro ĉina ĉefministro Wen Jiabao intervidiĝis en Pekino kun Robert B. Zoellick, direktoro de la Monda Banko.

Wen Jiabao konigis al Robert B. Zoellick la situacion de ekonomio kaj la disvolvan strategion de Ĉinio, laŭdis la aktivan subtenon de la Monda Banko al la ĉina ekonomio kaj socia progreso, kaj esperas ke ambaŭ flankoj intensigos kunlaboron en la kampoj de kapitalo, teknologio kaj homa resurso. Wen Jiabao diris, ke Ĉinio daŭre subtenos la Mondan Bankon fortigi kapablon de evoluantaj landoj kontraŭ krizo por realigi daŭrigeblan disvolvon de ekonomio.

Robert B. Zoellick alte taksis la atingojn de reformado kaj pordomalfermo de Ĉinio kaj ĝia moderniga konstruado, kaj la aktivan rolon de Ĉinio en helpado al aliaj evoluantaj landoj. Li diris, ke estas tre grave por la Monda Banko intensigi kunlaboron kun Ĉinio, ĉar tio ne nur favoros al akcelado de disvolvo de Ĉinio, sed ankaŭ riĉigos la disvolvan ideon de la Monda Banko, kaj liveros sperton al aliaj evoluantaj landoj.