Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉina unua aviadilo kun propra intelekta proprieto baldaŭ estos muntita

Oni baldaŭ finos la muntadon de aeroplano de tipo ARJ 21-700, la unua jetaviadilo en Ĉinio kun propra intelekta proprieto por branĉa linio, kaj pretigos ĝin en la 21-a de decembro.

La aviadilo estas produktata de la Unua Kompanio (grupo) sub la Ĉina Aviada Industrio. Ĝi atingis avangardajn nivelojn de alilandaj samspecaj aviadiloj en sekureco, ekonomieco kaj komforteco. Ĝi povas enteni 78-90 homojn kaj kontentigi la bezonon de flugado en tereno kun komplika topografio kaj altebenaĵo en la okcidenta Ĉinio.