Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio publikigis talismanon de ŜME

Vespere de la 18-a de decembro, Ĉinio publikigis la talismanon de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio en 2010 (ŜME) -- "Haibao", kiu estas en formo de knabo en blua koloro kun suprenturnitaj haroj kaj ridetaj rondaj okuloj. Ĝia desegno inspiriĝis el la ĉina ideografiaĵo "homo" (人).

"Haibao" signifas "trezoron de maroj". Tio konformas ne nur al la korpa koloro de la knabo, sed ankaŭ al la kutimo de ĉinoj en nomado de infanoj. "Bao" troviĝas en nomo de multaj ĉinoj. La talismano enkorpigis la riĉan enhavon de la ĉina tradicia kulturo kaj la epokan spiriton "homo estas la unua".

Vicente Gonzalez Loscertales, ĝenerala sekretario de la Buroo de Internacia Ekspozicio, sendis leteron de Francio por gratuli la ĉinan registaron kaj la organizanton de ŜME pro la naskiĝo de la talismano.

La Ŝanhaja Monda Ekspozicio estas la unua sinteza monda ekspozicio okazonta en evoluanta lando, kaj Haibao estas la unua talismano en Ĉinio por sinteza monda ekspozicio.