Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Fondiĝis Ŝtata Petrol-rezerva Centro de Ĉinio

La 18-an de decembro fondiĝis en Pekino la Ŝtata Petrol-rezerva Centro de Ĉinio.

La fondiĝo de la Petrol-rezerva Centro estas grava rimedo por reagi al neatendita afero, preventi riskon en provizo de petrolo kaj garantii sekurecon de fueloj de la ŝtato. La centro funkcias kiel plenuma fako en la ĉina petrol-rezerva administra sistemo kaj celas liveri petrol-rezervan garantion al ŝtata ekonomia sekureco. Ĝi havas la devon plenumi la rajtojn de investantoj, respondeci pri konstruado kaj administrado de ŝtataj petrol-rezervaj bazoj, stoki, renovigi kaj liveri strategian petrolan rezervon kaj observi ŝanĝiĝon de la internacia petrola merkato.