La 18-an de decembro komenciĝis konstruado de Ĉina
Ekspoziciejo, la kerna konstruaĵo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio
(ŜME) en 2010.
La Ĉina Ekspoziciejo, unu el la konstantaj konstruaĵoj
por la ekspozicio, konsistas el la ŝtata halo kun areo de 20 mil
kvadrataj metroj, haloj de regionoj kun areo de 30 mil kvadrataj
metroj kaj haloj de Hongkong, Makao kaj Taiwan, kun areo de tri
mil kvadrataj metroj. La ŝtata halo altas ĉikraŭ 63 metrojn. Ĝi
estas la plej alta konstruaĵo en la ekspoziciejo. Dum ŜME la Ĉina
Ekspoziciejo estos la plej grava loko por ekspliki la temon de la
ekspozicio.
|