La
10-an de februaro, laŭ invito de germana financa ministro Peer Steinbrueck,
ĉina financa ministro Jin Renqing kaj ĉefadministranto Zhou Xiaochuan
de la Popola Banko de Ĉinio partoprenis en la dialogo inter financaj
ministroj de la bloko de 7 okcidentaj landoj kaj tiuj de Ĉinio,
Hindio, Brazilo, Sud-Afriko, Rusio kaj Meksikio en Essen, Germanio.
Ili interŝanĝis opiniojn pri obligacia merkato kaj komercado de
novaj merkataj landoj.
Jin Renqing konigis la situacion kaj ĉefajn karakterojn
de la nuna ekonomio de Ĉinio. Li diris, ke la ĉina registaro, observante
kiel antaŭe la sciencan disvolvan teorion, senĉese fortigos la makroskopan
kontroladon, aktive stimulos konsumon, stabile antaŭenpuŝos reformadon
de financa sistemo kaj klopodos kun aliaj landoj por bonorda reguligo
de la ekonomia malekvilibro de la mondo.
|