Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio direktos eksteran kapitalon al industrioj de altaj kaj novaj teknologioj

La 18-an de decembro, ĉina vicministro de komerco Ma Xiuhong diris en Hongkong, ke Ĉinio direktos eksteran kapitalon al industrioj de altaj kaj novaj teknologioj kaj al la centra kaj okcidenta Ĉinio. 

Ŝi diris en la ĉina simpozio pri investa politiko 2007, ke Ĉinio sin turnos al altigo de kvalito en utiligo de ekstera kapitalo, kaj per serio da politikoj klopodos por direkti eksteran kapitalon al altaj kaj novaj teknologioj, avangarda manufakturado, mediprotekta industrio kaj al la centra kaj okcidenta Ĉinio.