En la 19-a de decembro Lei Jiafu, vicestro de la Ŝtata
Arbarkultura Buroo de Ĉinio, diris en gazetara konferenco, ke la
areo kovrita de arbaro en Ĉinio jam plimultiĝis de 8.6% en la jaro
1949 ĝis 18.21% de la totala areo de la lando.
Nun Ĉinio havas pli ol 53 milionojn da hektaroj da
forstoj, ĉ. triono de la totala areo de forstoj de la mondo. En
2010 la areo kovrita de arbaroj en Ĉinio konsistigos 20% de la totala
areo de la lando.
|