La 20-an de decembro Qin Gang, proparolanto de la Ministerio
de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en Pekino, ke la ĉina-hinda kuna
kontraŭterorisma trejnado, okazanta en Yunnan-provinco en sudokcidenta
Ĉinio, akcelos reciprokajn konon kaj fidon de la armeoj de la du
landoj.
De la 19-a ĝis la 27-a de decembro ĉinaj kaj hindaj
trupoj kune okazigas en Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, terarmean
kontraŭterorisman trejnadon "Mano en Mano 2007".
|