La 22-an de decembro Qin Gang, proparolanto de la Ministerio de
Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio
rimarkis, ke lastatempe Condoleezza Rice, ŝtata sekretario de Usono,
diris en gazetara konferenco de la Ŝtata Departemento de Usono,
ke Usono praktikas la politikon de unu Ĉinio kaj ne subtenas "sendependiĝon
de Taiwan". Ĉinio laŭdis, ke Usono plurfoje ripetis sian persiston
en praktikado de politiko de unu Ĉinio, en observo de la tri Komunaj
Deklaroj de Ĉinio kaj Usono, kaj en opono kontraŭ sendependiĝo de
Taiwan kaj "plebiscito de la Taiwan-a instanco por aliĝo al
UN".
Qin diris, ke Ĉinio esperas, ke Usono kaj Ĉinio daŭre
agados por bridi "plebisciton de la Taiwan-a instanco por aliĝo
al UN", konservos la pacon kaj stabilecon de la du bordoj de
Taiwan-markolo.
|