Vespere de la 22-a de decembro okazis koncerto en la
Ŝtata Teatro de Ĉinio por ĝia inaŭguro.
La teatro, sidanta okcidente de Tian'anmen-placo en
la centro de Pekino, unuaklasa en la mondo, konsistas el operejoj,
koncertejoj, dramejoj kaj aliaj necesaj ejoj.
La inaŭgura koncerto estos prezentataj en la 22-, 23-
kaj 24-a de decembro. Li Changchun, membro de la Konstanta Komitato
de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio
de Ĉinio, reprezentantoj de projektistoj kaj konstruistoj de la
teatro kaj fremdlandaj diplomatoj en Ĉinio ĉeestis la inaŭguran
koncerton.
|