Lastatempe la financa departemento de Tibeto informis,
ke en la jaro 2008 Tibeto investos 24 milionojn da juanoj (ĉ. 2.4
milionoj da eŭroj) en la konstruado de ekipaĵoj por sun-energio
kaj metanujoj, tial pli da paŝtistoj povos uzi sun-energion, bio-energion
kaj aliajn resursojn anstataŭ brulligno en ĉiutaga vivo.
Delonge urbanoj precipe paŝtistoj en Tibeto uzas ĉefe
brullignon kaj dombestan fekaĵon kiel fuelon. Tia brulaĵo damaĝas
vegetalaron kaj ekologian medion de Tibeto.
La tibeta registaro klopodas, ke en la venontaj dek
jaroj sun-energio, bio-energio, tervarma energio kaj aliaj puraj
fueloj estu disvastigitaj kaj aplikitaj en la tuta regiono por redukti
dependon de brulligno kaj aliaj tradiciaj fueloj.
|