Antaŭ nelonge ĉina vicĉefministro Zeng Peiyan faris
inspektadon en Jiangsu-provinco kaj Ŝanhajo. Li diris, ke orienta
Ĉinio devas pli rapide disvolvi modernan industrion de energio kaj
sintezan transportan sistemon, antaŭenpuŝi industriigon de altaj
teknikoj, kaj realigi fruan evoluadon sur nova startpunkto kaj nova
nivelo.
Li diris, ke pozitive disvolvi nuklean elektron, ventan
elektron kaj aliajn novajn kaj regenereblajn energiojn estas grava
direkto de reguligado de energia konsisto. Orienta Ĉinio devas perfektigi
trafikadon, kaj bone trakti rilatojn inter konstruado de ŝoseoj,
fervojoj, havenoj kaj flughavenoj.
|