La 24-an de decembro la esplora grupo de porhoma birdogripa vakcino
de Ĉinio deklaris, ke sukcesis la duaperioda klinika eksperimento
de porhoma birdogripa vakcino, kune elfarita de la Kexing-a Limigita
Kompanio de Biologiaj Produktoj de Pekino kaj la Profilaktika Centro
de Ĉinio. Laŭ rezulto de la unuaperioda analizo, la vakcino estas
sekura kaj efika por homa korpo. En observado kaj ekzamenado sur
parto aŭ la tuta korpo de vakcinitoj, oni ne trovis ĉe ili malbonan
reakcion.
|