Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Finiĝos senfunkciiga laboro de nukleaj instalaĵoj ĉe Yongbyon de la Korea Popoldemokratia Respubliko antaŭ la fino de 2007

La 25-an de decembro Qin Gang, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en gazetara konferenco, ke plejparto de la senfunkciiga laboro de nukleaj instalaĵoj ĉe Yongbyon de la Korea Popoldemokratia Respubliko finiĝos antaŭ la fino de la kuranta jaro.

Qin tion informis respondante al raportisto pri sesflanka intertraktado de korea nuklea problemo. Li diris, ke sub senĉesa penado de ĉiuj flankoj la sesflanka intertraktado gajnis pozitivan disvolvon.

Qin diris, ke Ĉinio daŭre tenos intimajn interkonsiliĝojn kaj akordigojn kun ĉiuj flankoj por plej baldaŭ kaj ekvilibre konkretigi la dua-etapan agadon.