La 26-an de decembro la Informa Oficejo de la Ŝtata
Konsilantaro de Ĉinio publikigis blankan libron "Situacio kaj
Politiko de Fueloj de Ĉinio".
La libro diris, ke la rezervo de fueloj kaj resursoj
de Ĉinio estas kompare riĉa, tamen pro granda loĝantaro, la pokapa
kvanto restas malgranda. Nun la produktokvanto de fueloj de Ĉinio
okupas la duan lokon en la mondo kaj Ĉinio havas altan produktan
kaj provizan kapablon. Dum la kompleta konstruado de bonhava socio,
Ĉinio sin apogos unue sur la enlandaj fueloj kaj resursoj, akcente
raciigos fuelan strukturon, altigos provizan kapablon kaj garantios
stabilan provizadon.
La libro substrekas, ke surbaze de la daŭrigebla disvolviĝo
de enlandaj fueloj, Ĉinio subapogos daŭrigeblan disvolviĝon en la
tuta mondo, kaj faros pozitivan kontribuon por konservi la fuelan
sekurecon de la mondo.
|