La 11-an de februaro rekomenciĝis en Pekino la triaperioda kunveno
de la 5-a seanco de la 6-flanka intertraktado.
Estro de la rusa delegacio Alexander Lusyukov diris,
ke nun oni ankoraŭ ne atingis komunan konon en sumo, limdato kaj
maniero pri helpo al la Korea Popol-Demokratia Respubliko. Estro
de la delegacio de Korea Respubliko Chun Yung Woo diris, ke la fokusa
problemo estas kunaranĝo de diversaj flankoj en paŝoj konformaj
al rimedoj de sennukleigo de la Korea Duoninsulo. Estro de la japana
delegacio Kenichiro Sasae diris, ke la Korea Popol-Demokratia Respubliko
elmetis tro altan postulon pri la kompensa problemo, ke estos malfacile
atingi interkonsenton se ĝi ne konsideros denove.
|