Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Japana ĉefministro Fukuda Yasuo vizitas Ĉinion

Posttagmeze de la 27-a de decembro japana ĉefministro Fukuda Yasuo atingis Pekinon kaj komencis 4-tagan viziton al Ĉinio. Ĉinio estas la unua azia lando, kiun li vizitas post sia enoficiĝo de japana ĉefministro.

Dum lia vizito respektive intervidiĝos kun li Hu Jintao, prezidanto de Ĉinio, Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Ĉina Tutlanda Popola Kongreso, kaj Wen Jiabao, ĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio. En la 28-a Fukuda prelegos en la Pekina Universitato; en la 29-a Wen Jiabao kaj Fukuda Yasuo kune ĉeestos la matenmanĝan kunvenon okazigitan de popolaj amikecaj societoj de Ĉinio kaj Japanio; poste Fukuda Yasuo vizitos Tianjin kaj Qufu, Shandong-provinco.