La 26-an de decembro ĉina ĉefministro Wen Jiabao prezidis
kunvenon de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, en kiu oni ekzamenis
kaj principe akceptis praktikajn projektojn pri la novtipa larĝbenda
movebla telekomunika reto, regado kaj riparo de akvopoluado kaj
produktado de gravaj novaj medikamentoj.
La ĉina registaro opinias, ke scienca kaj rigora argumentado
jam pruvis, la tri projektoj estas maturaj por efektivigo.
|