
La 12-an de februaro 2007, la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj
ekfunkciigis la petician kaj ekzamenan sistemon surretan de olimpikaj
markoj. La kompanio Chinanetcom ellaboris kaj donacis la sistemon
al la komitato.
Ĉiaj reklamoj, propagandoj kaj komercaj materialoj
de sponsoraj entreprenoj devas surhavi olimpikajn markojn kaj bezonas
rigoran ekzamenon kaj aprobon de la komitato. Dank' al la sistemo
la koncernaj sponsoroj povas uzi interreton por peticii permeson
de uzo de olimpikaj markoj kaj akiri aprobon de la komitato plej
baldaŭ.
|