De la venonta aprilo ĝis la jaro 2010 oni faros enketon pri la Granda
Muro, rilate ĝiajn longecon kaj nomojn de la ruinoj kaj ilian staton
de protektado en 13 provincoj de Ĉinio.
La Granda Muro estas unu el la plej grandaj konstruaĵoj
en la homa historio. Antaŭ pli ol 2000 jaroj Ĉinio komencis konstruadon
de la defenda fortikaĵo en formo de muro. La nuna Granda Muro longas
pli ol 5000 kilometrojn de Shanhaiguan-pasejo en oriento ĝis Jiayuguan-pasejo
en okcidento.
|