Unua paĝo >> Aktualaĵoj


6-flanka intertraktado pri la korea problemo finiĝis kun dokumento pri la unua paŝo por realigo de komuna deklaro

La 13-an de februaro finiĝis la triaperioda kunveno de la 5-a seanco de la 6-flanka intertraktado en Pekino. La kunveno daŭris 6 tagojn kaj ĝin prezidis Wu Dawei, prezidanto de la kunveno, estro de la ĉina delegacio kaj vicministro de eksteraj aferoj.

Wu diris, ke la kunveno atingis akordon pri la unua paŝo por realigo de komuna deklaro. Ĝi markas alian gravan kaj solidan paŝon de la 6-flanka intertraktado kaj la sennukleigo sur la Korea Duoninsulo, kio favoras la pacon, stabilecon kaj disvolviĝon de la duoninsulo kaj nordorienta Azio, plibonigon kaj disvolvon de rilatoj inter la koncernaj landoj, kaj establon de nova situacio de harmonia nordorienta Azio.

La kunveno aprobis la dokumenton kaj decidis okazigi en Pekino en la 19-a de marto la 6-an seancon de la 6-flanka intertraktado.