Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Azia Disvolva Banko kreditigos programojn de naturgaso de Ĉinio

La 13-an de februaro oficejo de la Azia Disvolva Banko (ADB) en Ĉinio informis, ke ĝi kreditigos programojn de naturgasa transsendo de Ĉinio per 75 milionoj da usonaj dolaroj. Ĝi estas parto de monkolekto de 150 milionoj da usonaj dolaroj liverota de ADB al la Gasa Grupo de Ĉinio.

Robert Bestani, ĝenerala direktoro de la departemento de privata sekcio de ADB, diris: "Ĝi estas la unua programo de naturgasa transsendo de Ĉinio subtenata de ADB, kaj la unua longtempa debeta monkolekto per nacia mono liverita de ADB al Ĉinio."