 La
15-an ĉi-monate Jiang Yu, proparolantino de la Ministerio de Eksteraj
Aferoj de Ĉinio, diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio kaj Usono
estas gravaj komercaj partneroj. En la lastaj jaroj la ekonomia
kaj komerca disvolviĝo de la du landoj estas ĝenerale bona kaj favoras
al la du popoloj, tamen la komerca neekvilibro objektive ekzistas,
kaj tion kaŭzis malsamaj statistikaj metodoj de la du flankoj. Ŝi
diris, ke Ĉinio volas pluapaŝe grandigi importon de usonaj varoj
kaj peni por moderigi la komercan neekvilibron de la du landoj.
|