Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Kunming fariĝos venda centro de akvoproduktaĵoj de ASAL en Ĉinio

Yunnan-provinco de Ĉinio planas konstrui en sia ĉefurbo Kunming grandan akvoproduktaĵan bazaron, kaj tiam Yunnan-provinco fariĝos venda centro de akvoproduktaĵoj de Tajlando, Vjetnamio, Birmo k.a. de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASAL) en Ĉinio pere de la supereco de najbareco de Yunnan kaj landoj de ASAL.

La konstruota akvoproduktaĵa bazaro estos la plej granda kaj unika akvoproduktaĵa bazaro de Yunnan-provinco, kaj liveros ĉenan servon de kvaranteno, staplado, distribuado kaj pogranda vendado de akvoproduktaĵoj inter Ĉinio kaj landoj de ASAL.