Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina civila aviado starigas garantian mekanismon por Olimpikoj

Ĉi-jare la Ĉina Civila Aviada Administracio plirapidigos ellaboradon de leĝoj rilate garantion al la Olimpikoj de 2008, kaj plifortigos diversajn en-aerajn administrajn rimedojn por la Pekinaj Olimpikoj.

La Ĉina Civila Aviada Administracio amendos, ekzamenos kaj petos ratifikon de "Administra Regularo pri Aera Trafiko de Civila Aviado", kaj organizos ellaboradon kaj amendadon de 11 statutoj.