La 25-an de februaro, la Muzeo de Ĉinaj Nacimalplimultoj
informis, ke ĝi eldonos katalogon de historiaj objektoj de ĉinaj
nacimalplimultoj kaj establos ŝtatnivelan Dokumentan Arkivejon de
Historiaj Objektoj de Ĉinaj Nacimalplimultoj.
De 2006 ĝis 2010, la muzeo plenumos la programon de
savo de historiaj objektoj de ĉinaj nacimalplimultoj, kolektos facile
vanuontajn historiajn objektojn kiuj povas reflekti politikon, ekonomion,
kulturon kaj socion de nacimalplimultoj. Krome, la muzeo okazigos
ekspozicion de historiaj objektoj de nacimalplimultoj kaj prezentadon
pri la kulturo de nacimalplimultoj.
|