Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina Popola Banko levos proporcion de rezervo

Ekde la 25-a de februaro la Ĉina Popola Banko levos je 0.5% la proporcion de rezervo el deponita mono por financaj institucioj.

Nuntempe tre elstaras kontraŭdiro de favora saldo inter internaciaj enspezo kaj elspezo kaj ankoraŭ ekzistas grandskala kredito kaj aliaj problemoj. Tial la centra banko de Ĉinio, nome la Ĉina Popola Banko, decidis altigi proporcion de prepara mono, por firmigi efikon de makroskopa regulado. La centra banko praktikos plu stabilan valutpolitikon, direktos racian kreskadon de mona kredito kaj akcelos bonan kaj rapidan disvolviĝon de la nacia ekonomio.