 La 5-an de marto inaŭguriĝos en Pekino la 5-a Sesio
de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio (TPK), kaj la 3-an
de marto la 5-a Sesio de la Deka Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola
Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK). La informejoj de la
du sesioj jam funkciis ekde la 26-a de februaro.
Por faciligi intervjuon de ĵurnalistoj, la informejoj
respektive establis retpaĝon, kiu ĝustatempe publikigos intervjuajn
informojn kaj koncernajn informojn. La retpaĝo de TPK estas <www.npc.gov.cn>
kaj tiu de ĈPPIK estas <www.cppcc.gov.cn>.
|