Specialisto de la Financa Ministerio de Ĉinio opiniis,
ke unuecigo de laŭenspeza imposto por entreprenoj de ĉinaj kaj fremdlandaj
kapitaloj ne celas nuligi la impostan privilegion al entreprenoj
de fremdlanda kapitalo, sed favori ilin.
Marte okazos en Pekino jarkunveno de la Tutlanda Popola
Kongreso de Ĉinio, en kiu oni ekzamenos Leĝon pri Laŭenspeza Imposto
de Entreprenoj. Tiu ĉi leĝo unuecigos la laŭenspezan tarifon je
25%, kaj praktikos novan privilegian sistemon.
|