Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Okazis ceremonio por Ŝtata Scienca-Teknologia Premio de 2006 de Ĉinio

La 27-an de februaro, okazis en Pekino ceremonio por la Ŝtata Scienca-Teknologia Premio de 2006 de Ĉinio. Inter la premiitaj personoj kaj programoj estas Li Zhensheng, specialisto pri kulturo de bonaj specioj de tritiko kaj akademiano de la Ĉina Akademio de Sciencoj. Li akiris la plej altan scienca-teknologian premion. La programo de ĉasaviadilo Jian-10 akiris la plej altan teknonologian progresan premion, kaj du fremdlandaj sciencistoj akiris la internacian scienca-teknologian kunlaboran premion de la Ĉina Popola Respubliko.