La filmo "Infanoj en Yingzhou", kiu temas
pri ĉinaj aidosulaj orfoj, gajnis la 79-an Oskaron por la plej eminenta
mallonga dokumenta filmo.
Tiu ĉi filmo estas kunlabore produktita de Ĉinio kaj
Usono. Multaj fragmentoj en tiu ĉi filmo registris, kiel la membroj
de la Asocio por Helpo al Aidosulaj Infanoj de Malriĉaj Familioj
en la urbo Fuyang de Anhui-provinco helpis aidosulajn infanojn,
kaj ĝoje renkontiĝis kun tiuj ĉi infanoj en festoj. La scenoj en
la filmo estas tre kortuŝaj.
|