Lastatempe, Ĉinio oficiale publikigis "La 11-an
5-jaran Planon de Disvolvo de Okcidenta Ĉinio". Ĝi estas dokumento
orientanta disvolvon de okcidenta Ĉinio de 2006 ĝis 2010.
Atentinde estas, ke investado de fremdlandaj kapitaloj
en disvolvo de okcidenta Ĉinio ĝuos pli grandan privilegion. Nun
la totala sumo de fremdlandaj kapitaloj utiligataj en okcidenta
Ĉinio konsistigis nur 3 procentojn de la totala sumo de la tuta
lando.
En la disvolvo de okcidenta Ĉinio, oni disvolvas unue
fuelan industrion, kemian industrion, ekspluatadon kaj profundan
prilaboradon de mineraloj, profundan prilaboradon de karakterizaj
agrikulturaj produktaĵoj, manufakturon de ekipaĵoj, alta-teknologiajn
industriojn, turismon kaj kulturan industrion kombinatan kun turismo.
|