Posttagmeze de la 3-a de marto inaǔguriĝis en Pekino
la 5-a Sesio de la 10-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika
Interkonsiliĝa Konferenco.
Tiutage pli ol 2000 membroj de la Tutlanda Komitato
el diversaj demokratiaj partioj, diversaj nacioj kaj diversaj rondoj
aǔskultis la laborraporton de la Konstanta Komitato fare de Jia
Qingling, prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika
Interkonsiliĝa Konferenco.
Ĉinaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj Hu Jintao, Wu Bangguo,
Wen Jiabao, Jia Qinglin, Zeng Qinghong, Wu Guanzheng, Li Changchun
kaj Luo Gan ĉeestis la inaǔguron.
La ĉi-foja sesio daǔros 12 tagojn. La membroj de la
10-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa
Konferenco faros proponojn pri la politiko de reformado kaj malfermo
kaj aliaj fokusaj temoj zorgataj de la popolo.
|