Ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris en sia laborraporto
de la registaro farita en la inaŭguro de la 5-a Sesio de la 10-a
Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, ke la anticipa celo de la ekonomia
kresko estos 8% en 2007, preskaŭ same kiel tiu en 2006.
Dum prezentado de la celo oni konsideras eventualajn
elementojn en la disvolviĝo kaj surmetas laborojn ĉefe sur perfektigon
de strukturo, altigon de efiko, ŝparadon de fuelo kaj reduktadon
de ellasokvanto por eviti malprudentan konkurencon je kreska rapideco
kaj por garantii stabilan ekonomian kreskon de Ĉinio en la venonta
jaro.
|