Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio klopodos por mildigi nekonsekvencon de tro granda favora saldo de ekstera komerco

Ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris en sia raporto pri registara laboro en la 5-a Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, ke Ĉinio plibonigos strukturon de importo kaj eksporto, ŝanĝos kreskan manieron de ekstera komerco kaj klopodos por mildigi nekonsekvencon de tro granda favora saldo de ekstera komerco.

Wen Jiabao diris, ke Ĉinio subtenas eksporton de produktoj kun sendependa marko kaj alta aldona valoro, pliigos importon de fuelo, krudaĵoj, progresintaj teknikoj kaj instalaĵoj kaj ŝlosilaj pecoj, kondukos translandajn kompaniojn turni ĉenon rilate al progresintaj produktado, esplorado kaj ekspluatado al Ĉinio kaj altiros eksteran kapitalon rapide disvastiĝi al meza, okcidenta kaj nordorienta Ĉinio.

En la pasinta jaro, favora saldo de importo kaj eksporto de la ĉina ekstera komerco superis 170 miliardojn da usonaj dolaroj.

Wen Jiabao diris ankaŭ, ke Ĉinio kondukos kaj modeligos eksteran investan kunlaboron de ĉinaj entreprenoj, bone funkciigos ekonomian kaj komercan kunlaboran regionon ekster Ĉinio kaj stabile antaŭenpuŝos konstruadon de duflanka kaj regiona liber-komercaj regionoj. Ĉinio ankaŭ altigos malferman nivelon de financo kaj plifortigos financan regadon por efike eviti kaj malintensigi financan riskon.

Li emfazis, ke Ĉinio prenos rimedojn en diversaj flankoj por paŝon post paŝo plibonigi neekvilibran internacian spezon.