Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina registaro klopodos por solvi problemon de loĝado de familioj kun malalta enspezo

La 5-an de marto, inaŭguriĝis la 5-a Sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris laborraporton de la registaro. Li diris, ke la ĉina registaro helpos solvi la problemon de loĝado de familioj kun malalta enspezo, nome fortigi financan, impostan kaj politikan subtenojn, establi kaj perfektigi sistemon de malkare luebla domo, kaj superregi prezon de domo.