Posttagmeze de la 4-a de marto laŭ loka tempo, la aktivado
"Fuwa tutmonde donacu feliĉon" iniciatita de informa kaj
propaganda fako de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj
okazis sur la sportejo de konkurso de la Angla Futbala Ligo.
 Dum
la aktivado Pekino kaj Londono, la du olimpikaj urboj, interŝanĝis
sperton pri gastigado de Olimpikoj. Krome la grupo sendis bondeziron
al la 7 milionoj da londonanoj kaj la Londonaj Olimpikoj de 2012.
Brita Brodkasta Korporacio (BBC) kaj ĝia retejo, Franca
novaĵ-agentejo (AFP), Usona Asociita Gazetaro (AP), Vespera Ĵurnalo
de Londono, Ĉielaj Sportoj (Sky Sports) raportis pri la aktivado.
|