La 8-an de marto projekto pri nombro kaj elektado de reprezentantoj
de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio (TPK) estis prezentita
al la 5-a Sesio de la 10-a TPK. En la projekto oni unuafoje difinis
procentojn de virinaj reprezentantoj de TPK. La procentoj de virinaj
reprezentantoj de la venonta TPK de 2008 estos ne malpli ol 22%.
Tio utilas al garantio de politikaj rajtoj de la ĉinaj virinoj.
|