La 8-an de marto la Informa Oficejo de la Ŝtata
Konsilantaro de Ĉinio publikigis Noton pri Homaj Rajtoj de Usono
en 2006. Per granda nombro da ekzemploj la artikolo atestas problemojn
serioze atencantajn homajn rajtojn en Usono.
La artikolo rimarkigis, ke en Usono seriozas perfortaj
krimoj, kiuj minacas la vivon, posedaĵon kaj sekurecon de la popolo,
kaj estas la fenomeno, ke policanoj misuzas funkciajn rajtojn kaj
turmentas malliberulojn; krome en Usono profunde enradikiĝis rasaj
segregacio kaj diskriminacio; koloraj rasoj kaj naciminoritatoj
delonge suferas diskriminacion en enoficigo kaj laboro.
Krome Usono per sia milita supereco agresas suverenecon
de aliaj landoj kaj tretas ties homajn rajtojn.
|