La
Ĉina Tutlanda Virina Federacio informis lastatempe, ke la programo
de "Patrina Cisterno" donis ĉ. 30 mil cisternojn en 2006
kaj efike bonigis la vivon de la popolo en la seka okcidento de
Ĉinio. La programo celas solvi la problemon de akvo por trinko kaj
uzo en la tro seka okcidenta Ĉinio.
En okcidenta Ĉinio, precipe en Gansu-provinco, la Ningxia-a
Huj-nacia Aŭtonoma Regiono kaj la norda parto de Shaanxi-provinco,
la jaraj atmosferaj precipitaĵoj estas nur 300 milimetroj.
En 2000, la Ĉina Tutlanda Virina Federacio kaj la Ĉina
Virina Disvolviĝa Fondaĵo kune iniciatis la programon de "Patrina
Cisterno". Ĝis la fino de 2005, la fondaĵo investis 270 milionojn
da juanoj (ĉ. 7.8 juanoj = 1 usona dolaro), kaj oni konstruis pli
ol 100 mil cisternojn kaj 1200 malgrandajn akvoprovizejojn. Tio
solvis la problemon de akvo por 1.1 milionoj da homoj en okcidenta
Ĉinio .
|