Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Membroj de ĈPPIK elmetis proponojn pri la socia kaj kultura konstruado de Ĉinio

La 11-an de marto en la 3-a plena kunveno de la 5-a sesio de la 10-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), ĝiaj 12 membroj prezentis opiniojn pri multaj problemoj en la socia kaj kultura konstruado de Ĉinio.

Ili proponis, ke la registaro rapidigu establon kaj perfektigon de kuraca garantia sistemo kovranta urbanojn kaj kamparanojn kaj pluapaŝe plivastigu eksterajn kulturajn interfluon kaj komercon.