Respondante proponon de membroj de ĈPPIK ke fumado
dum la Pekinaj Olimpikoj devas esti komplete malpermesata, Liu Jingmin,
vicurbestro de Pekino kaj plenuma vicprezidanto de la Pekina Organiza
Komitato de Olimpikoj, diris la 12-an de marto, ke la Ministerio
de Sano de Ĉinio iniciatis Senfumajn Olimpikojn, kaj en parto de
la sportejoj oni establos fumejojn dum la Pekinaj Olimpikoj, kaj
fumado en gravaj stadionoj estos malpermesata. Samtempe oni establos
fumejojn en publikaj lokoj kaj laŭeble grandigos la terenojn malpermesantajn
fumadon.
|