Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Inaŭguriĝis en Pekino "Foto-ekspozicio pri antikva karavana vojo por komerco de teo kaj ĉevalo"

De la 9-a ĝis la 24-a de marto, 2007, daŭros en Pekino "Foto-ekspozicio pri antikva karavana vojo por komerco de teo kaj ĉevalo" kun 160 fotoj. La fotoj montras morojn, pejzaĝojn, antikvajn restaĵojn kaj belajn naturajn vidaĵojn de la lokoj trairataj de la vojo.

La antikva karavana vojo estis komerca pasejo, per kiu antikvuloj de Yunnan- kaj Sichuan-provinco komercis kun tibetanoj je teo kontraŭ iliaj farmaciaj drogoj kaj ĉevaloj. La antikva karavana vojo atingis Nepalon kaj Hindion, kaj estas alinomita kiel "Silka Vojo" en sudo.