La 12-an de marto, Zhou Xiaochuan, estro de la Ĉina
Popola Banko, diris en Pekino, ke la plej efika rimedo de Ĉinio
por ekvilibrigi la internacian spezadon de Ĉinio estas praktiki
strukturan reordigon de la ekonomio.
Tion diris Zhou Xiaochuan en gazetara konferenco okazigita
de la 5-a Sesio de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio. Li diris
ankaŭ, ke por praktiki la strukturan reordigon de la ekonomio necesas,
antaŭ ĉio, eksciti la enlandan bezonon, precipe eksciti enlandan
konsumadon kaj disvolvi terciaran entreprenon, kaj samtempe kun
tio, necesas forigi obstaklon por kreskigi importadon, kaj instigi
ĉinajn entreprenojn investi eksterlande por fondi fabrikojn.
|