Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Inaŭguriĝis en Pekino "Jaro de Kultura kaj Sporta Interŝanĝo inter Ĉinio kaj Japanio" de 2007

La 12-an de marto, inaŭguriĝis en la japana ambasadorejo en Ĉinio "Jaro de Kultura kaj Sporta Interŝanĝo inter Japanio kaj Ĉinio" de 2007.

En 2007 estas la 35-a datreveno de normaligo de diplomatiaj interrilatoj de Ĉinio kaj Japanio. En oktobro de 2006, japana ĉefministro Shinzo Abe vizitis Ĉinion. Dum lia vizito la gvidantoj de la du landoj decidis, ke 2007 estu "Jaro de Kultura kaj Sporta Interŝanĝo inter Japanio kaj Ĉinio".

Dum la interŝanĝa jaro, ambaŭ flankoj organizos ĉ. 100 aktivadojn pri kulturo, arto, sporto, turismo, vehiklo, filmo, televido kaj renkontiĝo de gejunuloj.

La inaŭguro de aktivadoj organizotaj de Ĉinio okazos en aprilo en Tokio de Japanio.