Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Fermiĝis la 5-a Sesio de la 10-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK

Antaŭtagmeze de la 15-a de marto fermiĝis en Pekino la 5-a Sesio de la 10-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) inaŭguriĝinta la 3-an de marto.

Intertempe pli ol 2 mil membroj de ĉiuj partioj, societoj, nacioj kaj sociaj rondoj aŭskultis kaj ekzamenis la raporton pri la laboro de la Konstanta Komitato de la 10-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK kaj tiun pri proponoj prezentitaj de komitatanoj de post la 4-a Sesio de la 10-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK, gaste ĉeestis la 5-an Sesion de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso, aŭskultis kaj diskutis pri la laborraporto kaj aliaj koncernaj raportoj.