En 2006 Ĉinio havis 800 milionojn da uzantoj de poŝtelefono 
              kaj hejma telefono. Tion diris Wang Xudong, ministro de la Ministerio 
              de Informa Industrio de Ĉinio. Li diris, ke en 2006 la enspezo de 
              la ĉina informa industrio superis 4 mil miliardojn da juanoj (ĉ. 
              7.8 juanoj = 1 usona dolaro), la eksporta sumo superis 300 miliardojn 
              da usonaj dolaroj, kaj la nombro de retumantoj atingis 130 milionojn.
             
             
   
              
              
              
              
              
             |